1. Malferme
Direktivoj por la redaktado de artikolo por la rubriko Malferme
Enkonduko
La rubriko Malferme estas rubriko kies titolo tuj prezentas ĝian plej okulfrapan trajton: temas pri rubriko kiu
malfermas la revuon Esperanton. Ĝi aperas jam en la tria paĝo de la revuo, kun longeco de ĉ. 680 vortoj. Artikolo por
Malferme povas trakti iun ajn aspekton de la movado, E-kulturo aŭ asocia vivo. Ankaŭ lingvajn kaj sociajn demandojn
kun rekta signifo por la movado. Ĝi povas esti plene kongrua kun la oficiala politiko de la Estraro de UEA, aŭ
demandinstiga, provoka, polemika, sub kondiĉoj detaligitaj ĉi-sube.
Nepre rifuzotaj:
. Artikolo kiu malrespektas la statutan neŭtralecon de UEA;
. Artikolo kun ofendaj vortoj al aliuloj, aŭ manko de eleganteco en eventuala kritiko de alipersonaj ideoj.
Esenca karaktero de artikolo en Malferme:
· Temas pri opinia artikolo, vastasence kongrua kun la politiko de UEA, kia ĝi estas difinita precipe en la Statuto kaj la
Strategia Laborplano sed samtempe malferma al ĉiuj avangardaj tendencoj de la movado, rezultintaj de ĝia evoluo.
Ene de tiuj limoj, la artikolo esprimas la vidpunkton de la aŭtoro, ne de UEA aŭ de ĝia oficiala organo;
. Ĝi sin prezentas kiel artikolo argumentoplena, kies strukturo en ĝeneralaj trajtoj devas enhavi kernan tezon,
rezonojn, disvolvadon de la ideoj kaj konkludon.
. Ĝenerale, pro spacolimoj, la teksto de la artikolo disvolvas argumentojn surbaze de unu ĉefa ideo aŭ unu okazaĵo kaj
ties interpretado, evitante troajn detalojn aŭ komplikaĵojn.
. La artikolo povas esti:
- Antaŭvida: enfokusanta novajn evoluojn aŭ potencialon por ŝanĝoj;
- Kompreniga: provanta elkompreni kaj klarigi la sekvojn de okazaĵo aŭ situacio;
- Diskutiga: lanĉanta alternativan vidpunkton kiu reflektas la dinamikecon de la vivo, de la socio, de la E-movado.
La artikolo povas, sed ne devas, rilati al la ĉefa temo de la koncerna numero.
Se vi pripensas proponi artikolon por Malferme, bonvolu unue konsulti la redaktoron por ekscii, en kiu numero
disponeblas spaco, la ĉeftemo de la koncerna numero, kaj la taŭgeco de via proponita temo. Kompreneble, ni esperas,
ke la kunlaborantoj esprimu sin elegante kaj trafe.
Oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko)