Beginners Guide to TikTok for Search - Rachel Pearson - We are Tilt __ Bright...
La urdua: lingvo kaj kulturo
1. La urdua: lingvo kaj kulturo
उदूू
A. Giridhar RAO
agiridhar.rao@gmail.com
Hajderabado, Barato
9a de julio 2009
Mariboro, Slovenujo
2. La urdua: lingvo kaj kulturo
Oficiala lingvo en Pakistano (kune kun la angla)
Unu el la 22 oficialaj lingvoj de Barato
Laŭ parolantaro: la hindia, bengala, telugua,
maratha, tamila, urdua, guĝarata, kannada,
malajala, orija, panĝaba, asama, maithila,
santala, kaŝmira, konkana, nepala, sindhia,
manipura, bodoa, dogra, sanskrita
La angla en Barato estas “Akompananta oficiala
lingvo” (= Associate official language)
3. La urdua: lingvo kaj kulturo
Denaskaj parolantoj en Pakistano (1993): 10,8
milionoj (7%)
Sed plej parto de la 173 milionoj da loĝantoj en
Pakistano ja komprenas la urduan
Denaskaj parolantoj en Barato (2001): 51,5
milionoj
Bangladeŝo + UAE + Britujo = ~ 1,6 milionoj
Entute: 60,5 milionoj da denaskaj parolantoj
- Fonto: “Urdu” el la anglalingva Vikipedio
4. La urdua: lingvo kaj kulturo
Urdua dialekto en Hajderabado: la dakhana (Ur:
dakkhanii [ दकखनी ]). Estas ankaŭ la stratlingvo
Ekzemploj:
hau ( हाउ ) = jes
- iĉ ( - इच ) = sufikso por emfazo
aaĝ-iĉ ( आज-इच ) = nur hodiaŭ
aise-iĉ ( ऐसे-इच ) = ĝuste tiel
haŭla ( हाउला ) = stultulo
5. La urdua: lingvo kaj kulturo
Lingvo de la 300-jara mogola imperio kaj do
lingvo de nobela, feŭdisma ĝentileco!
aap ( आप ) = Vi (kun respekto al maljunuloj,
pliaĝuloj, altranguloj, nekonatuloj)
tum ( तुम ) = vi (samranguloj, amikoj, intimuloj)
tuu ( तू ) = vi (malaltranguloj, tute intime, eĉ
malrespekte dirita!)
6. La urdua: lingvo kaj kulturo
Lingvo de ĝentileco – plia ekzemplo
Gradoj de ĝentileco de la verbo “venu”
aaji-egaa ( आइएगा ): tre, tre ĝentila – pli-malpli:
“estus ege bone se vi bonvole venos”
aajie ( आइए ): bonvolu veni (respekteme)
aao ( आओ ): venu (amikece)
aa ( आ! ): venu! (eventuale eĉ malrespekte!)
7. La urdua: lingvo kaj kulturo
Kiel iama imperia lingvo, la urdua ankaŭ ĝuas
reputacion de lingvo de kulturitaj homoj
Jen ekzemploj de tiuj kulturaĵoj:
En vestaĵo: la kurta kaj la (ina) kompleto salvaar
kamiiz
8. La urdua: lingvo kaj kulturo
Jen bildo de mi en verda kurta, amikinoj en
salvaar-kamiiz kaj gejunuloj en tute modernaj
vestaĵoj!
9. La urdua: lingvo kaj kulturo
Kiel iama imperia lingvo, la urdua ankaŭ ĝuas
reputacion de lingvo de kulturitaj homoj
Jen pliaj ekzemploj de tiuj kulturaĵoj:
En la kuirarto: la birjaanii (en venonta lumbildo
foto de: Hyderabad Biryani House) kune kun la
krompladoj de mirĉii-kaa-saalan kaj rajtaa (foto:
de la vikipedia artikolo “Hyderabad Biryani”)
10. La urdua: lingvo kaj kulturo
Jen la birjaanii (maldekstre) kune kun la
krompladoj de mirĉii-kaa-saalan kaj rajtaa
11. La urdua: lingvo kaj kulturo
Bedaŭrinde en Barato la urdua konsiderata “la
lingvo de islamanoj”
Malsatigita finance
Islamanoj plejparte malriĉaj en Barato
Plue, plej parto de islamanoj ekster urdua-
parolantaj regionoj parolas la ĉefan regionan
lingvon (kaj ne la urduan)
Malbona sanstato de la urdua
12. La urdua: lingvo kaj kulturo
मै ििसी िा नही, िोई मेरा नही
मै भी इस दश मे उद ि
े ू ू ी तरहजीरहाहँ
!
Mi estas nenies, kaj neniu estas mia
Ankaŭ mi vivas ĉi-lande kiel la urdua!
13. La urdua: lingvo kaj kulturo
Kia estonteco, do?
Eble se pliboniĝos rilatoj inter Barato kaj
Pakistano...
Kaj pliboniĝos la rilatoj inter la hinduoj kaj
islamanoj en Barato...
Plifortiĝos ankaŭ nia komuna lingvo – la urdua!
Komunajn projektojn translimajn jam de longe
Malgranda iniciato lastatempa: la “Praga
manifesto de Esperanto” en la urdua
14. La urdua: lingvo kaj kulturo
िदल नाउििमद तो नही, नािाम ही तो है,
लंबी ह ग़ ै मिीशाम शाम ही तो है!
, मगर
Ne senesperas la koro, nur nepova ĝi estas,
Longas la nokto de l'tristo, sed nur nokto ĝi
estas.
- Faiz Ahmed Faiz (1911-1984)
15. La urdua: lingvo kaj kulturo
Dankon!
A. Giridhar RAO
agiridhar.rao@gmail.com
Hajderabado, Barato
9a de julio 2009
Mariboro, Slovenujo